Operaciumkolapso

Operaciumkolapso estas situacio en kiu programo (ĉu aplikaĵo, ĉu parto de la operaciumo) ĉesas plenumi ĝian funkcion kaj ankaŭ ĉesas respondi al aliaj partoj de la sistemo. Ofte, la problemkaŭza programo aspektas kiel frostigita. Se tiu programo estas kritikema parto de la kerno de la operaciumo, la tuta komputilo riskas kolapsi (sistemkolapso).

Multaj kolapsoj estas la rezulto de la plenumado de nura komputila ordono, sed estas pluraj kaŭzoj de tiuj ĉi. Tipaj kaŭzoj estas la komandonombrilo kiu perdas la kontrolon pri la ĝusta ordonovojo, aŭ bufra superfluo kiu transskribas parton de programa kodo, pro antaŭa eraro. En ambaŭ kazoj estas sufiĉe normale por la procesoro provi plenumi arbitrarajn datojn aŭ memorvalorojn. Pro tio ke ĉiuj datoj estas eblaj, sed nur kelkaj en ili estas validaj ordonoj, tio ĉi ofte rezultas en nepermitata plenumado de la ordono. Oni povus diri ke la originala eraro en la kodo, kiu ĝenis la komandonombrilon, kaŭzis la problemon, sed la vera eraro estas malpermesata ordono, eble iom poste. La arto de senerarigi tiajn kolapsojn estas kombini la veran kaŭzon de la kolapso kun la kodo kiu interrompis la ĉenon de eventoj. Tio ofte tute ne estas klare, ĉar la originala kodo povas esti perfekte valida de la vidpunkto de la procesoro.

En malnovaj komputiloj, estis eble kaŭzi hardvaraj damaĝon per provi skribi al hardvaraj adresoj ekster la ĉefa memoro de la sistemo. Plenumado de arbitraraj datoj hazarde povas rezulti en ĉeso de la ekranbildo. Tio estas konsiderata gravan operaciumkolapson.

Alia kaŭzo de kolapsoj estas komunikproblemo inter procezoj. Unu proceso povas sendi signalon al dua proceso kaj ĉesi plenumadon ĝis kiam ĝi ricevas respondon. Se la dua procezo estas okupata, la signalo devas atendi ĝis kiam la proceso povas ĝin trakti. Sed en la kazo ke la dua procezo estas okupata sendi signalon al la unua procezo, tiam ambaŭ devus senfine atendi je la alia por respondi la signalon, kaj ambaŭ neniam vidus la signalon de la alia procezo. Se la procezoj estas neinterrompeblaj, ili pendos kaj devas esti finataj. Se almenaŭ unu de la procezoj estas kritekema kerna procezo, la tuta sistemo riskas kolapsi kaj devas esti reŝargata.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search